# Miaj versoj => ./diversajxo.gmi Reveni ##Poste De: Sergej Plotov, tradukis arbtttrn6 Dato: 13/10/2024 20:31:15 Mi antaŭnelonge parolis kun kato Ĉar kato en humoro estis ĝuste. Li diris, ke estas nenia "poste" - Nur "nun kaj ĉi tie", nur "nun kaj ĉi tie". Ke katoj ĉi saĝon konas antaŭlonge: Se ci kvieta, do tuta mondo - eskorto, Ke belege simple rigardi fenestron, Ke en skatoloj estas enigmo, en bovlo estas manĝaĵo. Ci volas manĝi - manĝu. Ci volas dormi - dormu. Superfortas cin pensoj - vizaĝon lavu. Kaj naŭa vivo — nur naŭa vivo, Io estas kiel kvina aŭ sepa. - Sed poste! - mi diris, - poste estas morto!.. Kato oscedis, malorde svingis de vosto, Kaj diris, lavante ventran lanon: Ci forgesis, ke estas nenia "poste".