Miaj versoj

Reveni


Poste

De: Sergej Plotov, tradukis arbtttrn6

Dato: 13/10/2024 20:31:15


Mi antaŭnelonge parolis kun kato

Ĉar kato en humoro estis ĝuste.

Li diris, ke estas nenia "poste" -

Nur "nun kaj ĉi tie", nur "nun kaj ĉi tie".


Ke katoj ĉi saĝon konas antaŭlonge:

Se ci kvieta, do tuta mondo - eskorto,

Ke belege simple rigardi fenestron,

Ke en skatoloj estas enigmo, en bovlo estas manĝaĵo.


Ci volas manĝi - manĝu. Ci volas dormi - dormu.

Superfortas cin pensoj - vizaĝon lavu.

Kaj naŭa vivo — nur naŭa vivo,

Io estas kiel kvina aŭ sepa.


- Sed poste! - mi diris, - poste estas morto!..

Kato oscedis, malorde svingis de vosto,

Kaj diris, lavante ventran lanon:

Ci forgesis, ke estas nenia "poste".



arbtttrn6.flounder.online/